Komento de Patro Nia

De Episkopo Nikolao

“Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.”

Estas pli facile por homo peki kaj malobservi Viajn leĝojn, Patro, ol kompreni ilin. Tamen ne
estas facile por Vi pardoni al ni niajn pekojn, se ni ne pardonas tiujn, kiuj pekas kontraŭ ni. Ĉar Vi
fondis la mondon per mezuro kaj ordo. Kiel povas esti ekvilibro en la mondo, se Vi havas unu
mezuron por ni, kaj ni havas alian por niaj proksimuloj? Aŭ se Vi donos al ni panon, kaj ni donos al
niaj proksimuloj ŝtonon? Aŭ se Vi pardonas al ni niajn pekojn, kaj ni punos niajn proksimulojn pro
iliaj pekoj? Kiel do tiam la mezuron kaj ordon konservi en la mondo, ho Leĝodonanto?

Kaj tamen Vi pardonas al ni pli ol ni povas pardoni niajn fratojn. Ni malpurigas la teron
ĉiutage kaj ĉiunokte per niaj krimoj, sed Vi salutas nin ĉiumatene per la klara okulo de Via suno kaj
ĉiunokte Vi sendas Vian kompateman pardonon tra la steloj, kiuj staras kiel sanktaj gardistoj ĉe la
pordegoj de Via Regno, nia Patro!

Vi hontigas nin ĉiutage, Kompatema, ĉar kiam ni atendas punon, Vi sendas al ni la kompaton.
Kiam ni atendas Vian tondron, Vi sendas al ni pacan vesperon, kaj kiam ni atendas mallumon, Vi
donas al ni sunlumon.

Vi estas eterne altigita super niaj pekoj kaj ĉiam granda en Via silenta pacienco.

Ve al la malsaĝulo, kiu pensas, ke li ĝenos Vin per frenezaj paroloj! Li estas kiel infano, kiu
kolere ĵetas ŝtoneton en la ondojn por forpeli la maron de la bordo. Sed la maro nur sulkos la
surfacon de la akvoj kaj daŭre iritos la malfortulojn per sia granda potenco.

Rigardu, niaj pekoj estas pekoj komunaj, ni ĉiuj respondecas pri la pekoj de ĉiuj. Tial, ne
ekzistas puraj justuloj sur la tero, ĉar ĉiuj justuloj devas preni sur sin kelkajn pekojn de pekuloj.
Malfacilas esti senriproĉe justa, ĉar ne ekzistas unu justulo, kiu ne portas sur siaj ŝultroj la ŝarĝon de
almenaŭ unu pekulo. Tamen, ho Patro, ju pli da pekojn portas la justulo, des pli justa li estas.

Nia ĉiela Patro, Vi, kiu sendas panon de mateno ĝis vespero al Viaj infanoj kaj akceptas iliajn
pekojn kiel pagon, malpezigu la ŝarĝon de la justuloj kaj forpelu la mallumon de pekuloj!

La tero estas plena da pekoj, sed ĝi estas ankaŭ plena da preĝoj; ĝi estas plena da preĝoj de
virtuloj kaj malespero de pekuloj. Sed ĉu la malespero ne estas la komenco de la preĝo?

Kaj finfine vi fariĝos la venkinto. Via Regno sin apogos je la preĝoj de la justuloj. Via volo
fariĝos leĝo por homoj same kiel Via volo estas leĝo por anĝeloj.

Alie, kiucele Vi, nia Patro, hezitus pardoni la pekojn al la mortontoj, ja tiamaniere Vi donas al
ni ekzemplon de pardono kaj kompato?

Evangelio

En tiu tempo, Jesuo diris al siaj disĉiploj:

"Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.

Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam;

Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li.

Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn;
kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.

Tion mi parolis al vi, dum mi ĉe vi restas.

Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio,
kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.

Propeta preĝo

Ĉion kion vi petos al mia Patro menciante mian nomon, vi havos ĝin.
Per Jesuo Kristo resurektinta, ni alvoku la Sanktan Spiriton promesitan.

Por la eklezio, ni ĉiuj baptitoj,
Ni petu la Sanktan Spiriton kiu sola povas doni al ni
unuecon en la vero ĝis la ekstremaĵoj de la Tero.

Por nia mondo ŝanceliĝanta, skuita de la militoj, malsategoj, skandaloj…
Ni petu la Spiriton de konsilo kaj saĝeco
sur la politikaj respondeculoj por klare vidi la vojojn de justeco kaj paco.

Por ĉiuj familioj,
tiuj elprovitaj de malsano, senlaborado, disiĝoj…la familioj de migrantoj…
Ni petu la Sanktan Spiriton konsolanton kaj la forton fide esperi.

Por nia renkontiĝo, por tiuj kiuj ricevis konfirmacian sakramenton en la nunaj tagoj…
Ni petu la Spiriton de amo kaj de sankteco
por vivi la ĉiutagan vivon lumigitan de la Evangelio.

Spiru en ni